mardi 15 novembre 2022

La Parko du Puy du Fou (2-a parto)

Nia vizito daùris du tagojn kaj ni havis tempon admiris belajn spektaklojn. Hodiaù ni prezentos al vi du el ili. Unue, la Fantoma Birda Baleto, laù mi la plej mirinda el ĉiuj, kaj due, Lancelot de la lago

A) Lancelot de la Lago : Tio estas rolulo en la ciklo de la romanoj de la Ronda Tablo kaj emblema figuro de ĝentila amo. Aperis fine de la 12-a jarcento en la verkoj de Christian of Troyes kaj Ulrich von Zatzikhoven. Li rapide fariĝis unu el la centraj gravuloj de la arta legendo precipe en la romano de kavalireco nomata Lanceloto en Prozo, verkita en la 13-a jarcento. 

B) La Fantoma Birda Baleto Ĉirkaù la ruinoj de la malnova kastelo, centoj da majestaj birdoj alproksimiĝas al vi per siaj gigantaj flugiloj. En la momento de fortaj kasteloj, la memoroj de Princino Alienor kaj ŝia infanaĝa amikino Eloïse revenas al la vivo kaj pli ol 330 birdoj revenas por vivi en malnovaj ruinoj forlasitaj dum jarcentoj. La agloj, la falkoj, la vulturoj, la milanoj, la strigoj kaj deduoj de aliaj rabobirdoj dancas en la ĉielo kaj plonĝas en la brakojn de la Majstro Hawks. 


A) Lancelot de la Lago 


La kastelo de la spektaklo


Bele estas la magiaj dekoroj ...



Jen komenciĝas la rakonto ...


Lancelot de la Lago estas unu el la plej gravaj "gravuloj" en la artutiana ciklo kaj liaj aventuroj estas adaptitaj en literaturo, kino, pentraĵo, muziko, komiksoj kaj ludoj. 


B) La Fantoma Birda Baleto


Tiel proksime de la spektantoj ...



                     La Princino Alienor


La Majstro Hawks


Tiel magie ke facilas imagi ...


La infanaĝa amikino Eloise


Tiuj birdoj flugas je kelkaj centimetoj de la spektantoj kaj la plumoj de iliaj flugiloj certe venos karesi la supron de via kapo. Preparu vin vivi neforgesablan momenton de graco. 


vendredi 4 novembre 2022

Reaktivado de la blogo

Ekde pli ol 5 jaroj, ni havis regulajn rendevuojn por prezenti ĝisdatigojn de nia fotoblogo. La lasta ĝisdatigo datumas el la 19-a de januaro 2022 kaj ekde de tiu dato nenio aperis. 

Dum pluraj semajnoj, Joël estis malsana kaj ege laca. Ni faris nur malmultajn foto-promenadojn pro tiu malsolida sanstato. 

Post enhospitaliĝo julie aùguste dum 44 tagoj kaj longa restado en medicina revivigo (artefarita komato), la diagnozo falis : longa Kovimo.

Joël eliris el la hospitalo la 19-an de aùgusto kaj malrapide resaniĝas iom post iom. 

Ni regule revenos apud vi kun malnovaj neeldonitaj fotoj.

Ĝis baldaù por la rekomenco de niaj fotaj ĝisdatigoj.

Estu singardemaj kaj bone zorgu pri vi ! 

Amikajn salutojn

Raymonde kaj Joël 


mercredi 19 janvier 2022

La Parko Puy du Fou "Unua Parto"

La Parko Puy du Fou estas libertempa granda parko situanta en la urbeto Les Epesses (regiono Vendée, Vendeo, sudokcidente de Francio). La komunumo estas lokita en Alta Bocage Vendée je 45 minutoj de La Roche sur Yon kaj unu horon de Nantes kaj Angers per aùto. 

La granda parko prezentas historiajn elementojn de la regiono ĉirkaù Le Puy du Fou kaj adaptas ilin por montri spektaklojn aparte kun bestoj (ĉevaloj, raptors, grandaj felinoj kaj aliaj... kaj specialaj efikoj kaj piroteknikoj. 

Ĝenerale la plej multaj el la roluloj prezentitaj en la  ĉefaj historiaj spektakloj de la parko estas francaj kaj defendas sian vilaĝon, sian regnon, monarkion aù katolikismon kaj alfrontas eksterajn malamikojn (roma imperio, vikingoj, angloj de la centjara milito, respublikanaj trupoj dum la milito de Vendeo....). 

Ni faris multajn fotojn dum nia dutaga restado en la parko julie 2021. Ni hodiaù montras al vi la dekorojn, la sonorilaron kaj la Kavalirojn de la Ronda Tablo. 

ESTAS MULTAJ FOTOJ, AGRABLAN RIGARDON ....

👉  La dekoroj

👉 La sonorilturo

👉 La Kavaliroj de la Ronda Tablo




👀 Unue ... LA DEKOROJ...



Ni eniru en la parkon ... Rigardu ... rigardu ...


Vidu kiel estas aranĝita spektaklejon



Dum la promenado, estas io admirinda en ĉiu loko


Maldekstre, loko por trankvile atendi la komenciĝon de spektaklo


Trankvile promenu tra kelkaj ĉarmaj vojetoj





La vizitantoj ekalvenas iom post iom




Tie, interesa loko por trinki kafon ... aù ion alian ....


Kiu fotis min fotante ...




Interesaj "antikvaj" rubujoj


Konata persono, ĉu ne ?



La grandaj akvoj, akva baleto koregrafita dank'al 120 akvojetoj




Sekvu nin kaj admiru la dekorojn....




Denove, rigardo al grandaj akvoj








La urbodomo de la parko


Belega restoracio kie ni vespermanĝis la lastan tagon


👀 LA SONORILTURO



Videblas iun kiu ludas... Ĉu vi vidis ?




Veraj sportistoj, ĉu ne ?



👀 LA KAVALIROJ DE LA RONDA TABLO



Ĉe la piedo de la remparoj, Merlin testas la kuraĝon de Arthur. Admiru la spektaklon ...






... kaj ni diras al vi : Ĝis baldaùa revido por admiri aliajn fotojn !